Amazing Grace in Esperanto
Exploring Esperanto
0:00 / 0:00
Amazing Grace in Esperanto
7 612 просмотров · 9 лет назад
Exploring Esperanto
8,74 тыс. подписчиков
7 612 просмотров · 9 лет назад
Alex Miller performs an Esperanto translation of the hymn "Amazing Grace" while playing the banjo.
Here's a newer, shorter, higher-quality version: • "Amazing Grace" in Esperanto / "Mirinda Gr...
Ĉu vi volas subteni la kanalon? Fariĝu patrono ĉe / exploringesperanto
Here are the lyrics to two versions of the song:
Mirinda Grac'! Ho Dolĉa Son'!
trans. by Konisi Gaku
Mirinda Grac'! ho dolĉa son'!
Eĉ min elsavis ĝi.
Mi estis stulta kiel ŝton',
Sed ĉion vidas mi.
Instruis grac' al mia kor'
kaj timon pelis ĝi.
Superbis grac', la Di-favor',
kaj kredon trovis mi.
Danĝeroj, zorgoj kaj sufer'
senĉese trafis min,
sed graco ĉiam je mister'
per gvido savis min.
Promesis bonon la Sinjor'
al mi per sia vort'.
Li estos ŝild' dum tuta hor'
tra l' vivo ĝis la mort'.
Jes, kiam venos fin-moment'
de mia vivo-voj',
mi restos tiam sen lament'
en pac', en plena ĝoj'.
Tra dek jarmiloj en ĉiel',
por laŭd' al Dia glor',
ne ĉesos kantoj de anĝel'
en bela, dolĉa ĥor'.
* *
Mirinda Graco! Dolĉa Son'
trans. by Leonard Ivor Gentle
Mirinda Graco! dolĉa son'
Al mi eĉ savis ĝi,
Perdita estis mi kaj blinda, sen pardon',
Trovita, vidas mi.
Instruis graco al la kor',
La timon pelis ĝi;
Plej kara estas ĝi en ĉiu prova hor'
Post kiam kredis mi.
Tra multaj danĝeroj, zorgoj, pen',
Persiste venis min,
Ĝis nun por mi la graco-subten',
Ĝi gvidas min al Di'.
Promesis bonon la Sinjor'
Al mi, per sia vort',
Li estos mia ŝild' dum ĉiu batalhor',
Al mi konstanta fort'.
Jes, kiam venos fina hor',
Mirinda restos grac',
Posedos tiam mi la vivon en glor',
En ĝojo kaj en pac'.
Post miljaroj tie en ĉiel',
Ĉe brila Dia tron',
La laŭdo al Di' restados la cel'—
Eterna unison'!